El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruda nad Moravou (germane Eisenberg) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Olomouc, en distrikto Šumperk. Vivas ĉi tie 2 565 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohdíkov, Bušín, Bludov, Šumperk, Bohutín, Olšany, Malá Morava kaj Janoušov.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1350.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 4 122 |
---|
1880 | 4 074 |
---|
1890 | 4 409 |
---|
1900 | 4 465 |
---|
1910 | 4 485 |
---|
1921 | 4 313 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 4 258 |
---|
1950 | 2 891 |
---|
1961 | 3 040 |
---|
1970 | 2 858 |
---|
1980 | 2 671 |
---|
1991 | 2 410 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 474 |
---|
2014 | 2 583 |
---|
2016 | 2 588 |
---|
2017 | 2 565 |
---|
2018 | 2 553 |
---|
2019 | 2 537 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 2 512 |
---|
2021 | 2 399 |
---|
2022 | 2 514 |
---|
2023 | 2 588 |
---|
2024 | 2 565 |
---|
Ruda nad Moravou kun la ĉirkaŭaĵo estas tre riĉa por mineraloj. Geologie la grundo konsistas el griza gnejso, ardezo kaj serpentinŝtono. Sur la norda flanko direkte al Hostice de pratempoj estis fosata fererco, limonito, hematito kaj magnetito. Nordokcidente en Žďár estis trovita bronzito, pseŭdofito, enstatito, kromito, asbesto, ĥrizolito, pikrotito, skapolito, periklino, epidoto, amazonito, ĥalcedono, diopsido, dolomito, titanito kaj zirkonoj.
- Kastelo Ruda nad Moravou kun la areo; al la areo apartenas pluaj objektoj:
- statuaro de sankta Johano Nepomuka kun anĝeletoj (antaŭ la kastelo) – malfrue baroka kolekto de statuoj el la jaro 1789
- kastela parko – nature pejzaĝa
- barila muro kun enirpordego
- Domo n-ro 3
- Komplekso de eksa distilfarejo ĉe n-roj 73 kaj 74
- Domo n-ro 72
- Statuo de Virgulino Maria – baroka skulptista laboro el la jaro 1715
- Statuaro de Kalvario (kontraŭe al municipa ofico) – ŝtonista laboro el la jaro 1825
- Statuaro de sankta Jozefo kun anĝeletoj (ĉe la preĝejo) – skulptista laboro el la jaro 1729
- Preĝejo de sankta Laŭrenco
- Wolfgang Kusý (1842–1886), juristo kaj kultura faranto en Brno, naskiĝinta en Ruda nad Moravou
- Richard Wiesner (1900–1972), ĉeĥa pentristo
- Ondřej Bank (* 1980), ĉeĥa skiisto, naskiĝinta en Zábřeh na Moravě, li vivis en Ruda nad Moravou
Partoj de municipo Ruda nad Moravou (6) |
---|
|
|